Malnova aventuro: la juvelo de revoj

Antaŭ preskaŭ duono da jardeko mi komencis traduki la sistemon de malferma legendo. Mi portis tion, kion mi jam faris al usona landa kongreso por ludi tie. Ĉi tiun aventuron ni ludis je Bostono.

Oni ne ŝatis ludi ĝin multe, sed ja ŝatis la aventurojn El Petrogrado kaj Eskapi la Malesperon.

Se vi volas enketi ĉu vi ŝatas la aventuron, vi nur bezonos la bazajn regulojn, la antaŭa priskribo, kaj la mapon (metitan malsupre).

Mi ĝisdatigas ĉion

Danke al pli da redaktado, multaj gravaj vortoj en la baza regularo de Malferma Legendo ŝanĝiĝis.

Ekzemple

La atributo “Ĉeeco” nun estas “Aŭro

Kirasaĵo” nun estas “armaĵo“.

La atributo “Prognozo” nun estas “Antaŭscio“.

Pro tio, specife la atributoj, mi devas ĝisdatigi ĉiujn la helpilojn.

Trovu ĉion je la regularoj kaj helpiloj.

Mi ankaŭ ĝisdatigos ĉion je DriveThruRPG se mi povos.

Nova traduko: Kanajlo

Eldonita dum la jaro 2018, Knave estas minimumeca ludsistemo, kiu ebligas ludi aventurojn verkitajn por fruaj eldonoj de Drakoj kaj Galerioj kaj similaj ludoj. Mi nomis la tradukon Kanajlo.

Se vi volas uzi milojn da aventuroj jam haveblaj, la nova traduko de Knave, Kanajlo estas bona maniero por fari tiel. Ankoraŭ mi ne scias pri aventuroj en Esperanto, sed nur la ludestro devos traduki dum la ludo nun.

Esploru la seppaĝan malneton ĉi tie sub la titolo “Kanajlo”.

Paĝo kun du kartoj de ludanto troveblas ĉi tie.

La traduko estas tre nova, do enhavos multajn erarojn.

Ideeto: Radiokakto

Radiokakto

Laŭ al kiu vi demandas, radiokakto estas aŭ diabla fiherbo aŭ dia donaco.

Kiam sunŝtormo okazas, la radiokakto protektas sin per ellasi ekstran energion kiel radioondoj aŭskulteblaj per radioriceviloj. Ĉiu radiokakto elsendas unike. Pro tio, loĝantoj de kie ili kreskas rifuzas fortranĉi ilin eĉ se ili malpermesas aŭskulti la elsendaĵon.

Iuj, kiuj aŭskultas la elsendaĵojn de radiokaktoj kredas ke ili enhavas ian mesaĝon. Pro tio, proksime al preskaŭ ĉiuj la plej grandaj radiokaktoj estas kvazaŭreligia grupo.

Ekzemplo: Maljuna Harulo

La kakteko nomata Maljuna Harulo estas la plej granda je la centro de hektaro da ĝiaj idoj. Oni diras ke la elsendaĵoj de la kakto sonas kiel violono ludata sencele.

La Haruloj

Oninomataj profetoj de la kakto rifuzas tranĉi sian haron. Ili loĝas meze de la kaktidoj, kaŝante siajn domojn. Ili manĝas herbojn, kiuj kreskas inter la kaktidojn kaj “donacojn” de bestoj kaptitaj de la dornoj.

Aventuretoj

  • La elsendaĵoj de la radiokakto subite ŝanĝiĝis dum la pasinta sunŝtormo. La Haruloj volas ke la aventuristoj enketu je la tuneloj sub la kakto.
  • La fanatikuloj de alia radiokakto decidis ke Maljuna Harulo detruendas. La aventuristoj devas solvi la aferon.
  • Iu elsendas instigan mesaĝojn je la sama frekvenco kiel Maljuna Harulo, bonvolu halti tion.
  • Fajro alproksimiĝas al la kakto! Savu ĝin!

Ekzemplaj personoj

Maria de la dornoj
Maria estas la kuracisto de la vilaĝo ĉirkaŭ Maljuna Hararo. Ŝi ĉiam portas radiorecivion por aŭskulti la elsendaĵojn de la kakto. Ŝi feliĉe helpos defendantojn de Maljuna Hararo, kaj aĉetos medikamentojn de la personoj.

Falko
Neniu memoras kiam Falko venis al Maljuna Hararo. Neniu memoras kiam li komencis kanti laŭ la elsendaĵoj de la kakto. Konversacii kun li ne estas facila, sed ne ekzistas iu ajn, kiu scias pli pri Maljuna Hararo.

La forgesitaj subetaĝoj por enretaj ludoj

Surtabla rolludado tradicie estas ludata ĉirkaŭ tablo kun ĉiuj la ludantoj en la sama spaco spirantaj la saman aeron. Tradicia ludado ne okazas ofte je multaj landoj ĉi tiam.

Feliĉe, ekzistas multaj manieroj ludi interrete.

WordPress ne permesas meti dosierojn en la formato ZIP, do mi devos meti ĉion dise.

Bildoj

Per tiuj bildoj kaj la helpilo por la ludanto kaj la helpilo por la ludestro, vi povos organizi ludon interretan.

Ankaŭ estas helpe ke la ludantoj havu sian personfolion kun si por rapide ludi.

Feliĉan ludadon!

Nova aventuro!

Ĉu vi ludis Drakojn kaj Galeriojn kiam ĝi ĵus eldoniĝis? Ĉu vi naskiĝis post la disiĝo de la Sovetunio kaj volas sperti la etoson de kiam surtablaj rolludoj estis novaj?

Jen la aventuro La forgesitaj subetaĝoj.

Por ludi ĝin vi bezonos

En ĉi tiu dokumento vi trovos ekzemplon de rolludado kaj ekzemplajn personojn.

Se vi volas krei propran personon je blanka fono, jen la

kaj

Ĉi tiu dokumento helpos al la ludestro plenigi la unan etaĝon de granda galerio. Ĝi enhavas monstrojn, la mapon por la ludestro, kaj helpajn tabelojn por fari unikan ludon por la ludantoj.

kaj

Disigita mapo por eltranĉi kaj kunmeti.

kaj

Eltranĉeblaj bildetoj por montri monstrojn sur la mapo.

Ne estas tute necesa, sed havi

por montri kiam unue la personoj vidas monstron ja helpas vigligi la ludon.

Ĉi tiuj rimedoj estas dizajnitaj por surtabla ludado, kiun ne multaj povas fari ĉi tiam. Mia venonta blogero enhavos la rimedojn por ludi interrete.

Se ĉi tio interesas al vi kaj vi volas helpi al mi krei pli da aventuroj, iru al mia Patreono je https://www.patreon.com/eldonejoverdafadeno.

Festaj seancoj parto 1

Ĉiuj la tempoj estas en CST (UTC-05:00) kaj poste UTK en parentezoj

Saluton izolataj samideanoj!

Mi planis organizi la gufujon je Montrealo ĉijare. Mi kredas ke vi scias ke tio ne okazos ĝis 2022.

Tamen la movado estas viveca. La usona kaj kanada esperanto-organizoj faros enretan kongreson komencante la 12a de julio. Festante tion, mi volas estri kelkajn seancojn de Malferma Legendo.

Mi forte konsilas al partoprenantoj uzi kapaŭdilojn. La ludoj okazos je la retejo roll20.net, uzebla en multaj lingvoj (sed ankoraŭ ne Esperante).

14a de julio: La domo ekster tempo

Vi ricevis leteron ornamitan, invitanta al vi iri al malnova domo por mortigi kelkajn insektojn. Aŭ la invitantoj estas stultaj, aŭ la insektoj estas timindaj se la pago estas tiom granda.

Ĉi tiu ludo enkondukas la ludmondon de Por honoro – fantazia mezepoko kie monstroj vagas kaj magio mirigas.

Okazos du seancoj

13:00 CST (18:00 UTK) https://app.roll20.net/join/6031955/rQFyWw

Kaj

18:00 CST (23:00 UTK) https://app.roll20.net/join/7983294/nE1SKQ

15a de julio: Eskapi la Malesperon

Okazas io ekster la muroj de ĉi tiu malliberejo. Ni devas eksapi tuj!

Ĉi tiu aventureto inter la steloj amuzigis tre je la Usona-Kanada LK de 2019.

13:00 CST (18:00 UTK) https://app.roll20.net/join/7866999/2pIqQQ

Kaj

18:00 CST (23:00 UTK) https://app.roll20.net/join/7983322/Q8Lxgw

Ideo por bildoj

Mi agnoskas ke mi ne estas klera pentristo. Mi ankaŭ agnoskas ke mi konas klerajn pentristojn. Tio dirite, mi ne volas peti al ili labori senpage.

Mi ja volas ke ekzemplaj aventuroj havu bildojn, kaj dum monatoj serĉis manieron ebligi tion. Mi unue pensis pri uzi retejon kutiman por amasfinancadon. Se vi legas la novaĵojn pri tiu fako, vi eble scias pri la nunaj problemoj je la plej grandaj retejoj.

La solvon mi trovis kiam mi ĝisdatigis la fontodosierojn de la helpiloj de Malferma Legendo je DriveThruRPG. Ĉiam, kiam mi ĝisdatigis la dosierojn, ĉiuj, kiuj jam akiris ili ricevis la novajn versiojn retpoŝte.

Jen mia ideo. Mi eldonos aventurojn kun nur la bildoj, kiujn mi povas klere fari, precipe mapojn. Mi uzos la sistemon de pagi tiom, kiom vi volas. Kiam pro tio, se okazos, mi akiros sufiĉe por dungi pentriston, mi metos la faritajn bildojn en la dokumentojn. Ĉiuj, kiuj jam akiris la aventurojn ricevos la plibonigitajn versiojn.

Ankaŭ, mi ne sentos tiel elprenema kiel je la retejo Patreon.

Se tio interesas al vi, rigardu la retejon de mia reto eldonejo je https://www.drivethrurpg.com/browse/pub/14656/Verda-Fadeno