Saluton!
Se vi vidas ĉi tiun afiŝon, vi aŭ serĉis ĉi tiun blogon mem aŭ sekvis ligilon de alia loko. Dankon.
Mi estas unu homo kun nur du okuloj kaj unu cerbo. Kiel iu ajn homo, mi eraras ofte kiam mi estas tradukanta. Sed vi povas helpi ĝustigi la rezultojn.
Mi komencis traduki la regulojn de Malferma Legendo antaŭ pli ol du jaroj, kaj mi volas ke ili estu tute pretaj por la Universala Kongreso de 2020. Sekve estas ligilo al la reguloj, kie vi povas komenti kie vi trovas erarojn aŭ pliĝustigeblajn frazojn.
Mi volas danki al ĉiuj, kiuj helpis en la teksto, do bonvolu skribi vian nomon aŭ kromnomon en via unua komento.
Dankon, kaj feliĉan ĉasadon de eraroj!
https://docs.google.com/document/d/16d8dozkcajtx2CWGkob_pJh13ivcJICaS0_OYWHpTHo/edit?usp=sharing