Kio estas surtablaj rolludoj?
Surtabla rolludo estas ludo, kie la ludantoj kune kreas rakonton. Kiel? Nu, plej ofte, unu el la ludantoj estas la ludestro. Ŝi aŭ li kreas la mondon, kie okazas la rakonto. La aliaj ludantoj aktoras personojn en tiu mondo. Ili diras vice kion ili faras, kaj la ludestro uzas la regulojn kaj sian logikon por decidi la konsekvencojn. La plejmulto da surtablaj rolludoj ankaŭ uzas ĵetkubetojn por adicii hazardecon.
Plej ofte, la ludestro kreas bazan intrigon, kaj la ludantoj malkovras ĝin kaj penas solvi ĝin. Ofte la personoj komencas la ludon malforte kaj malrapide plifortiĝas. La ludestro kreos aŭ uzos jam faritajn defiojn, kiuj egalas la fortecon de la personoj. La ludestro ankaŭ kreos neludantojn: personoj aktorataj de la ludestro kiu plenigas la mondon.
Kial ludi ilin?
Homoj estas nature rakontistoj, kaj surtablaj rolludoj estas bona sistemo por organize krei rakontojn.
Alia kialo estas ke oni devas paroli ofte dum surtabla rolludo. Estas bona oportuno praktiki lingvon kaj solvi problemojn ne ofte renkontataj en la kutima vivo.
Fine, ili estas amuzegaj!