Bona ludmondo estas kaj nova kaj familiara. Tro da noveco, kaj la ludantoj ne scios kie komenci. Tro da familiareco, kaj ili enuiĝos.
Riĉa familiaraĵo estas la kariba maro dum la epoko de malkovro. Tie du antaŭRiĉa familiaraĵo estas la kariba maro dum la epoko de malkovro. Tie du antaŭe apartaj mondoj unue kuniĝis. La sistemoj kreitaj tiam etendiĝis al la tuta nova mondo.
Kio el tiu epoko povas esti la bazo de inspiriga rakonto?
- Du mondoj kunvenas: aperantas io nova, kiu ne similas al la praaj kulturoj.
- Imperioj batalas: potencaj landoj distaj strebas preni ĉion, kion ili povas.
- Profito estas dio: oro, sukro, aŭ alia valoraĵoj estas pli kara ol eĉ la homa vivo.
- La reĝo estas fora, la kompanio regas ĉi tie: profitocela grupo ja estas la registaro je la plejmulto da lokoj vizitataj de la aventuristoj.
Jen miaj ideoj pri kiel uzi tiujn ideojn.
Bonvenon al la brila maro, ia paradizo. Antaŭ 40 jaroj esploristo de ambicia lando alteriĝis meze de ŝtormo, kie nun estas la urbo Belhaveno. Li kunportis pulvan armilojn, ŝtalon, malsanojn, kaj sia fervoro pri oro.
La sekvaj 20 jaroj estis katastrofo por la loĝantoj de la brila maro. Malsanoj estingis plenajn vilaĝojn. Porkoj manĝis kultivaĵojn. Formikoj eĉ kovris insulon. La travivantoj estis ĉasataj de soldatoj serĉantaj sklavojn por la sukerejoj.
La fino ŝajnis alproksimiĝi por la insulanoj ĝis la heroo Tonolo komencis ribelon. Post dekjaro da infera batalado, la insulanoj sukcesis liberigi sin. Oni diras ke Tonolo mortis dum la brulado de Belhaveno. Aliaj diras ke Tonolo fakte estis multaj homoj. Eĉ aliaj diras ke li (aŭ ŝi) loĝas je insulo, kiu ne aperas sur mapoj.
Pro la ribelo de Tonolo fondiĝis organizo nomata la Garantio.
La Nobla Kompanio por la Garantio estas ĉie. Ĉiuj kondamnitoj kaj ŝuldantoj estas laŭ nova leĝo aĉeteblaj de ĉi tiu organizo. La Garantio ankaŭ ne rifuzos kaptitojn de armeoj kaj sklavistoj trans la oceanoj. Tiuj, kiujn prenas la Garantio estos aŭ vendataj al plantejestroj aŭ laborigataj je minoj de la Garantio mem.
Sed la Garantio ne estas la nura danĝeraĵo je la akvo. Ŝtormoj povas aperi subite. Piratoj regas malproksime al grandaj havenoj. Oni babilas pri monstroj, ofte malsataj.
Aventuro atendas. Ĉu vi serĉos ĝin?
Mi verkis aventureton laŭ ĉi tiuj ideoj
Kaj ŝanĝebla versio, se vi volas faciligi la unuan renkonton, ktp.